This page is also available in English.
FEJ varme invitas vin al Filipina Junulara Renkontiĝo (FAJRO) 2025, la plej granda jara renkontiĝo de filipinaj esperantistoj.
Lian, Batangas — de la 22-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2025

Pri FAJRO
FAJRO estas la ĉefa jara renkontiĝo de filipinaj esperantistoj. La tradicio komenciĝis en 2024 por reunuigi la filipinan E-komunumon post jaroj da relativaj neaktiveco kaj diseco tra la kronvirusa pandemio kaj ankaŭ por festi la Esperanto-Tagon de tiu jaro. Nun, ni daŭrigas la tradicion, kaj celas ke ĝi estu pli granda kaj pli internacia, malfermita al samideanoj el diversaj landoj de la mondo!
Rigardu la artikolon pri FAJRO 2024, kiu aperis en la novembra (2024) numero de “Esperanto”.
Ĉu vi ne volas maltrafi anoncojn kaj novaĵojn? Sekvu nin en niaj sociaj retoj aŭ aliĝu al nia Telegram-babilgrupo!
Rapidaj Ligiloj
Programo
Sciu, kio okazos dum FAJRO 2025 kaj kiuj amuzaj aktivaĵoj atendas vin.
Kotizoj
Informiĝu pri la diversaj kotizoj kiujn vi devas pagi por partopreni kaj kiel pagi ilin.
Eventejo
Malkovru la lokon, kie okazos FAJRO 2025, kaj loĝeblojn dum la evento.
Listo de aliĝintoj
Konatiĝu kun la nomoj, kun kiuj vi amuziĝos kaj kreos neforgeseblajn spertojn.
FAJRO 2025 estas…
Semajnfina retiriĝo al eta tropika paradizo
Fuĝu de la urbego al la maro. Ĝuu, eĉ dum semajnfino, la ĉeeston de (mal)novaj amikoj kaj spiru trankvile aprezante la belan naturon.


Via ŝanco esti parto de historio
Jen tre historia evento por la filipina Esperanto-movado: FAJRO 2025 estos nia unua plurtaga, unua internacia, kaj la unua ekster la ĉefurba regiono. Jen atesto de nia kresko kaj plivastiĝo.
Konatiĝu kun la teamo
Jen la homoj kiuj laboras por fari nian eventon sukcesa kaj neforgeseble bona!

Albert Stalin Garrido
Kunordiganto; Eventejo, Retejo, Invitleteroj

Anne Frances Calceta
Komunikado, Materialoj

Noriz Andrea Mora
Komunikado, Programo
Por atingi la teamon, sufiĉas skribi al fej.fajro@gmail.com.

Ĉu vi volas amuziĝi kun ni en aŭgusto?
Alklaku la ĉi-suban butonon por komenci vian aventuron!
Desegnita per WordPress



