This page is also available in English.
Eventa Temo
“Filipinanoj kun la mondo”
FAJRO 2025, estante la unua internacia evento de FEJ, donos al filipinaj esperantistoj realan okazon vid-al-vide konatiĝi kaj interagi kun samideanoj el diversaj landoj. Tio malfermos al ili pordojn por pli bone aprezi la utilon de la internacia lingvo en interkultura komunikado kaj translima amikeco. La programo de FAJRO 2025 ĉirkaŭiros ĉi tiun temon.









Provizora Programskemo
Pliaj detaloj enfluos iom post iom kiam ni estos konfirmintaj programerojn!
Tago 1 (Vendredo, 22/08):
Alveno al eventoj, paroligaj rondoj, plaĝumado, Interkona Vespero, Nokta Programo
Tago 2 (Sabato, 23/08):
Plena programtago; Trinkomanĝa Posttagmezo, Solidareca Vespermanĝo, kulturaj prezentoj, kaj la Nokta Programo
Tago 3 (Dimanĉo, 24/08):
Matena plaĝumado, fino de la programo; duontaga ekskurso (konfirmota), kaj reveno al la ĉefurbo Manila
Posteventa Ekskurso (Lundo, 25/08):
Tuttage ĉirkaŭ la historia kvartalo de la ĉefurbo Manilo

Nokta Programo: Karaokeo! 🎤🎶
Ĉu vi sciis, ke la gajninto de kantokonkurso Eŭrovido 2025, JJ, estas duonfilipina? Prave, ĉar filipinanoj estas inter la plej bonaj kantistoj en la mondo! Dum FAJRO 2025, vi povos kanti kaj danci plenkore kun aliaj partoprenantoj!
Ankaŭ aliaj noktaj programeroj okazos: gufujo, kartludado kaj nokta naĝado, laŭ via plaĉo!

Ekskursoj
La 25-an de aŭgusto (lundo) okazos tuttaga posteventa ekskurso ĉirkaŭ la historia kvartalo de la ĉefurbo Manilo. Ni vizitos la jenajn lokojn kune:
- La Monumento de la Katipunan, kiu gvidis la filipinan revolucion de 1898
- La urbodomo (kun ĝia muzeo)
- La Rizal-parko (tombejo de la nacia heroo d-ro José P. Rizal)
- Intramuros (la antikva hispanepoka ĉefurbo)
- La Nacia Muzeo de la Filipina Popolo
Ankaŭ estas plano okazigi duontagan ekskurson al la urbeto Taal, Batangas ekde la eventejo la 24-an de aŭgusto, sed ni ankoraŭ konfirmos tion.
Pliaj detaloj (prezoj, itinero, horaro, ktp.) baldaŭ aperos.
Ĉu vi interesiĝas proponi programeron? Kontaktu nin!
Skribu al fajro.fej@gmail.com aŭ indiku tion en la aliĝilo por ke ni povu kontakti vin.
Desegnita per WordPress
