FAJRO 2025: Kotizoj kaj pagoj

This page is also available in English.

Antaŭ ol aliĝi…

Informiĝu unue pri la diversaj kotizoj kiuj aplikeblas al via partopreno en FAJRO 2025.

Kotizoj kaj pagmetodoj

Tralegu la ĉi-suban paĝon por ekscii pri viaj kotizoj.

Aliĝkotizoj

Por partopreni la eventon, vi devas pagi la aliĝkotizon. Estas tri aliĝperiodoj, kio signifas ke ju pli frue vi aliĝas, des pli vi ŝparos.

Ĉiuj prezoj estas en filipinaj pesoj (₱) krom se alimaniere indikite. Ĉiuj datoj estas en la formato TT/MM. Rigardu la ĉi-suban kotiztabelon:

KategorioUnua (frua) aliĝperiodo
(ĝis 30/06)
Dua (ĝenerala) aliĝperiodo
(ĝis 31/07)
Tria (malfrua) aliĝperiodo
(ĝis 23/08)
Pasivaj Membroj ₱300₱400₱500
Regulaj Membroj ₱500₱600₱700
Subtenaj Membroj₱600₱700₱800
Eksterlandanoj (ĉiuj aliaj landoj)₱950 (€17)₱1050 (€19)₱1150 (€21)

Atentu: Loĝantoj de Filipinoj kiuj ne estas membroj de FEJ krompagas ₱400. Por eviti pagi tiun ĉi sumon, iĝu membro de FEJ nun.

Loĝkotizoj

Por resti kaj dormi komforte en la eventejo, vi pagas la loĝkotizon. Estas diversaj opcioj kun malsamaj prezoj surbaze de viaj preferoj pri privateco, t.e. ĉambroj kiuj ofertas la eblecon loĝi kun malpli da personoj havas pli altajn prezojn.

Atentu ke la loĝkotizoj ankoraŭ ne inkluzivas manĝojn. (Vidu pli sube.)

Ĉiuj prezoj estas en filipinaj pesoj (₱) krom se alimaniere indikite kaj estas por ĉiu individua aliĝinto. Rigardu la ĉi-suban kotiztabelon:

Tipo de ĉambroUnu noktoTuta evento (du noktoj)
12-persona ĉambro₱650 (€11)₱1300 (€24)
8-persona ĉambro₱750 (€13)₱1500 (€28)
6-persona ĉambro₱850 (€15)₱1700 (€30)
2-persona (dulita) ĉambro (Plena!)₱1800 (€32)₱3600 (€64)

Sciu pri la diversaj ĉambrotipoj en la paĝo pri la eventejo.

Manĝokotizoj

Dum FAJRO 2025, vi manĝos sufiĉe da satigaj tradiciaj manĝoj kontraŭ relative malalta prezo! Se vi havas alergiojn aŭ specialajn dietajn bezonojn, nepre indiku tion en via aliĝo por ke ni povu laŭeble adaptiĝi.

Ĉiuj prezoj estas en filipinaj pesoj (₱) krom se alimaniere indikite. Rigardu la ĉi-suban kotiztabelon:

Tipo de manĝoTago 1 (22/08)Tago 2 (23/08)Tago 3 (24/08)
Matenmanĝo₱100 (€2,25)₱100 (€2,25)
Tagmanĝo₱250 (€4,5)
Vespermanĝo₱250 (€4,5)₱250 (€4,5)

Por manĝi dum la tuta evento necesas pagi: ₱950 (€17)

Donacoj

FAJRO 2025 estos la plej granda evento en la preskaŭ 12-jara historio de FEJ. Tial, la kostoj por organizi la eventon ankaŭ estas sufiĉe grandaj. Krome, estas multaj filipinanoj kiuj povus aliĝi al ĝi, sed ne povas pro financaj kialoj.

Se vi taksas nian eventon subteninda kaj daŭriginda iniciato, bonvolu konsideri iĝi sponsoro. Se vi donacos almenaŭ ₱500 aŭ €10, vi iĝos sponsoro. Malpli grandaj donacoj ankaŭ bonvenaj kaj vi aperos en nia listo de donacintoj (krom se vi indikas esti anonima). Vi povas indiki vian donacon kiam vi aliĝas aŭ donaci en ajna momento per unu el la pagmetodoj ĉi-sube.

Ni lanĉos stipendion FAJRO 2025 por subteni junulojn el malproksimaj partoj de la lando, kaj depende de viaj donacoj, povos subteni espereble plurajn junulojn.

Kiel pagi vian kotizon

Nun vi scias kiuj estas viaj kotizoj. Venas la momento por scii ankaŭ kiel pagi ilin. Sciu pri la malsamaj pagmanieroj ĉi-sube kaj elektu tiun, kiu plej taŭgas por vi.

Necesas minimuma antaŭpago por konfirmi vian aliĝon. La minimuma antaŭpago estas 50% de via aliĝkotizo. Vi devas pagi ĝin laŭeble tuj post via aliĝo. La reston vi povas pagi poste (aŭ vi ankaŭ povas elpagi ĉion samtempe).

Kiam vi pagas, bonvolu aldoni la sumon egalan al la administraj kostoj, se tiuj aplikiĝas. Ni konsideros kiel sumon pagitan nur la netan sumon ricevitan (t.e. minus administraj kostoj).

Ĉu vi havas demandojn pri kotizoj kaj pagmetodoj? Skribu al ni!

En kiu valuto mi pagu?

La oficiala valuto de la evento estas la filipina peso (PHP/₱). En ĉi tiu valuto pagas aliĝintoj kiuj loĝas en Filipinoj.

Alilandaj aliĝintoj kiuj pagas per ciferecaj pagmetodoj disponeblaj ekster Filipinoj devas uzi la eŭron (EUR/€). En niaj kotiztabeloj troviĝas fiksitaj valoroj en EUR, alĝustigitaj por kovri perdojn pro kurzoj kaj eventualaj transsendkostoj al Filipinoj. Alternative, eblas ankaŭ pagi surloke en PHP (kvankam ĉi tiun pagmetodon ni ĝenerale malrekomendas al ĉiuj aliĝintoj).

Pagmetodoj por lokaj aliĝintoj

Homoj kiuj loĝas en Filipinoj povas profiti de ĉi tiuj pagmetodoj:

A. Banka Ĝiro (BDO)

Alklaku por vidi kiel pagi per ĉi tiu pagmetodo.
  • Banko: BDO Unibank Inc. (Skanu QR-kodon)
  • Kontonomo: Albert Stalin Garrido
  • Kontnumero: 005350261895
  • Poŝtelefona Numero: 09682279145
  • Priskribo: FAJRO2025 + KOTIZO + [VIA NOMO]

Poste, nepre sendu pruvilon de via pago al fajro.fej@gmail.com.

B. GCash

Vi ankaŭ povas pagi per GCash, se tio estas pli facila.

Alklaku por vidi kiel pagi per ĉi tiu pagmetodo.

Poste, nepre sendu pruvilon de via pago al fajro.fej@gmail.com.

Pagmetodoj por alilandaj aliĝintoj

Jen disponeblaj pagmetodoj se vi loĝas ekster Filipinoj:

C. UEA

Ĉu vi havas konton en UEA kaj ŝatus ĝiri sumon de via konto al la nia? Skribu al financoj@co.uea.org (kopie al fajro.fej@gmail.com) petante, ke ili ĝiru la monon de via konto al phej-d kun la noto: “FAJRO2025 Aliĝo [Via Nomo]”.

Aŭ, se vi ne havas konton en UEA aŭ ne havas monon en via konto, vi ankaŭ povas pagi per via debet- aŭ kreditkarto al nia UEA-konto. En la pagopaĝo, NEPRE indiku “phej-d” en la kampo “UEA-kodo aŭ nomo”. Alklaku la butonon:

El ĉiuj pagoj UEA subtrahas 5% de administraj kostoj. Bonvolu aldoni la ĝustan sumon por kovri tiujn kostojn. Ekzistas ankaŭ aliaj metodoj por pagi al UEA.

Post pago, nepre sendu pruvilon de via pago al fajro.fej@gmail.com.

D. Banka Ĝiro (en EUR, SEPA-landoj)

Partoprenantoj kiuj loĝas en la SEPA-landaro povas ĝiri monon al la ĉi-suba bankokonto. Ekster la SEPA-landaro povas aplikiĝi administraj kostoj.

Alklaku por vidi kiel pagi per ĉi tiu pagmetodo.
  • Kontonomo: Albert Stalin Garrido
  • IBAN (Kontonumero): ES18 0049 5123 1129 1605 5155
  • Banko: Banco Santander (Hispanio)
  • SWIFT/BIC: BSCHESMMXXX
  • Priskribo: FAJRO2025 + KOTIZO + [VIA NOMO]
  • Aŭ, alternative, por homoj kun hispanaj bankokontoj: 666851879 (Bizum)

Ĉu mi povas aliĝi kaj pagi surloke?

Jes, teorie oni rajtas aliĝi kaj pagi surloke. Tamen, ni ne rekomendas fari ĉi tion. En la eventejo estas limigitaj litoj kaj servoj kaj surlokaj aliĝintoj ankaŭ aldonas ŝarĝon al la laboro kiun devas fari la organizantoj, gastejestroj, kuiristoj, ktp.

Por akceptiĝi surloke kaj senstreĉe, elpagu vian kotizon anticipe, ciferece. Tio ankaŭ certigos, ke vi havos pruvilon de via pago, kaze ke vi bezonas ĝin por repagoj kaj aliaj celoj. Atentu, ke nia organizo ne laŭleĝe rajtas eldoni kvitancojn.

Ĉu estas malfacile por vi pagi anticipe aŭ ciferece kaj povas nur pagi surloke en kontanta mono? Skribu al ni kaj ni kune trovos solvon.

Nun vi scias kiom kaj kiel pagi. Ĉu vi pretas pluiri al la sekva paŝo?

Aliĝu por komenci la amuziĝon kun ni!